vieni niekai
И ещё несколько неоконченных переводов. Частично всё из той же исчезнувшей тетради. Нет идей, как бы их закончить или улучшить?..

Metro'

Por ni ĉiam plej gravas la tasko:
Trafi nerimarkite la ejon.
Signoj, pasvortoj, ĉiama masko
Kaj nepra reven' al la hejmoj.

Ŝi ne montras al mi la okulojn,
La vizaĝ' senas je emoci'.
Hastas ni per diversaj vojoj
Al la sama staci'.

En la kaĝoj de l' koro glacia
Kuŝas de la sekret' granda pez',
Kiel unu renkonto stacia
Daŭras jarojn sen strebo al ĉes'.

Inter dekoj da falsaj amikoj
Kaj konatoj avaraj je fid'
Mi forĵetas pri ŝi ajnan penson,
Ŝi afektas mienon de rid'.

(REFRENO: ***)

***

Niaj panjoj kun rustaj armiloj
Al la fera oldeco rezistas,
Indignigas nin niaj gefiloj
Kaj ni mem preskaŭ ne plu ekzistas.

(REFRENO: ***)

De l' urbnordo ĝis pleja sudo
Fakte malproksimas ne tro.
Ni transportas sekretojn ĉefurbajn
Sub ŝirmado de la metro'.

Ne sciante ĝis nun adiaŭi,
Kaj do sen malutilaj vortoj,
Ni nin perdas en svarma ĉirkaŭo
Trans senfinaj vojoj kaj pordoj.

(REFRENO: ***)


La plej bona kanto pri amo (внезапно закончено 11 сентября)

Aŭskultu mian historion:
Li timis vundi ŝin
Kaj malordigi dormon ŝian
Per tro insista fascin'.

Al ŝi dolĉaĵojn dum renkontoj donis li
Kaj legis signojn sur la polmo,
Kaj plian ĝojon en la mond' ne konis li
Ol voki ŝin per ŝia nomo.

Ŝi aĝis ĉirkaŭ tridek ses
Kiam subitis morto lia.
Domaĝe restis sen sukces'
La lasta prov' lin telefoni kiel ĉiam.

Ĉi-foje kiu portis florojn estis ŝi:
Du blankajn, sen aromo,
Por montri ke neniu ajn, krom li,
Tiel vokis ŝin per ŝia nomo.

Ŝi aĝis ĉirkaŭ sepdek kvin
Kiam ŝi mem de l' viv' foriris.
Ne, morto ne timigis ŝin,
Direblas, ŝi ĝin eĉ deziris:

Torenton nuban en ĉiel ofte tre
Ŝi spektis, spektis, spektis de l' balkono.
Ŝi pensis: post la mort' mi vidos tie lin, kaj tiam ree
Li vokos min per mia nomo.

...Kiom bizara tiu viv' rezultis, ve,
Sed – ĉu ekzistas plia bono,
Ol sur nubo sidi kune kaj en milda ŝveb'
L' alian voki per la nomo?


Paŭzoj

Ni penu fari paŭzojn en parol',
Dirante kaj eksilentante ree,
Por esti pli konsciaj pri la rol'
De l' vort' dirita supraalinee,
Ni penu fari paŭzojn en parol'.

Ni penu fari paŭzojn dum irad',
Rigardi kun atento kaj severo
Por ne hazarde iri pro erar'
Per sama tute misa itinero,
Ni penu fari paŭzojn dum irad'.

* * *

...Aspiris ni donacojn de l' futur',
Nin mem vidante rara ekskluzivo,
Kaj kredis ke ni tuj nin trovos sur
La plej feliĉa turn' de nia vivo,
De nia vojo plej feliĉa turn'.

Sed nia tempo ŝajne jam forpasas,
Kaj baldaŭ ĝi forpasos jam sen ŝajn',
Tamen al ni nenio ajn okazas
Kaj dube ĉu okazos io ajn.

...И, пожалуй, добавлю ещё оконченный (под вопросом) перевод несколько менее известной песни.

Ĉu plu? (полностью окончено 7 сентября)

La viroj ŝutas monon - tias la printemp-influ'.
Ne povas sinkontrole agi kaj paroli plu.
Hezitas kvazaŭ knaboj pri la unua paŝ'
Kaj mallumo restas plej timiga aĵ'.

Ĉu plu? Ĉu ne? Ĉu la sama ard' en l' okul'?
Ĉu plu? Ĉu ne? La tempo perfide rapidas.
Ĉiam pli rare ni rekonas nin en spegul'
Kaj unu la alian revidas.

Numerojn niajn eksajn oni vokas sen util'.
Per farboj kaj la suno trompis nin april'.
Nin portas hejmen nokte lasta tramo aŭ taksi'
Ebriajn pro la nova ampasi'.

Ĉu plu? Ĉu ne? Ĉu la sama ard' en l' okul'?
Ĉu plu? Ĉu ne? La tempo perfide rapidas.
Ĉiam pli rare ni rekonas nin en spegul'
Kaj unu la alian revidas.

Laŭ milmiljara sperto iu reproduktis nin.
Nin konsistigas vodko kaj barel' da nikotin'.
Ŝanĝinte ĉion kontraŭ mon' kaj revoj pri l' futur',
Ni estis nura ŝerco de l' natur'.

Ĉu plu? Ĉu ne? Ĉu la sama ard' en l' okul'?
Ĉu plu? Ĉu ne? La tempo perfide rapidas.
Ĉiam pli rare ni rekonas nin en spegul'
Kaj unu la alian revidas.

@темы: переводы