Ознакомьтесь с нашей политикой обработки персональных данных
10:41 

vieni niekai
Сижу в Москве, скучаю, от нечего делать продолжаю рифмовать на эсперанто.


ESPERANTISTA FELIĈO

Vivis iam hom' persista,
Kaj pro troa sindediĉo
Al hobi' esperantista
Li rifuzis de monriĉo.
De la mondo sin izolis
Li en sia eta niĉo,
Esperanton li parolis
Kun nevino kaj nepiĉo.
Oni spektis lin kompate:
"Kia stranga vivkondiĉo!
L' ul' ekzistas duonsate
Nur per kaĉo kaj sandviĉo."
Lian vojon epilogis
La surtomba skribdediĉo:
"Lin nur Esperanto logis...
Kaj ne vino kaj ne piĉo."

NI SIDIS KAJ FUMIS

Iris uloj tra urbego,
Iris sub nebula tego,
Sur kornicoj, tra stratetoj,
Matricoj kaj vojretoj,

Ie ĵus aperis suno,
Tuj aperis ombro en reag'.
Dume sidis ni kaj fumis,
Naskiĝadis nova tag'.

Iris inoj kaj malinoj,
Iris homoj kaj maŝinoj,
Busetoj kaj mazdaoj,
Araboj al Mekao,

Iris deputitoj kaj spiritoj
Laŭ lini' kaj per zigzag'.
Dume sidis ni kaj fumis,
Naskiĝadis nova tag'.

Iris jaroj senpiedaj,
Iris kaj fariĝis tedaj
Semajnoj, tagoj, jaroj,
Trompŝajnoj, agoj, faroj,

Sovaĝaj homaj gregoj,
Horloĝoj en turegoj,
Poŝtkartoj kaj kovertoj,
Iris ĉartoj, dokumentoj,

Ĉiuj iris for kaj restis
Nur ni du, malsanaj je imag'.
Daŭre sidis ni kaj fumis,
Naskiĝadis nova tag'.

* * *

Vi estas hom' — ĉu vi scias?
Ĉu scias vi tion aŭ ne?
Unikas rideto via,
Unikas sufero via
Kaj via okula korne'.

Ne havos vi vivojn kromajn.
Morgaŭ sur tiu ĉi Ter'
Vivos aliaj homoj,
Kaj amos aliaj homoj,
Kun ĝentil', bonkorec' aŭ koler'.

Hodiaŭ vi ĉion disponas:
Jen stepo, jen lag', arbareg'.
Do vivi vi urĝe bezonas,
Kaj ami vi urĝe bezonas,
Ne pretergapu do, ek!

Ĉar vi estas hom' kaj vi vivas,
Kaj ĉu scias vi tion aŭ ne,
Unikas rideto via,
Unikas sufero via
Kaj via okula korne'.

@темы: переводы

URL
Комментарии
2017-06-22 в 11:26 

thurbo
извлекатель квинтэссенции из чего попало
спасибо, интересно

   

Устройство воздушного шарика

главная